quinta-feira, 31 de julho de 2008

Esperanto-bacilo


Ne estas facile vendi produkton kies celo ne estas tre bone difinita. Estas fakto, ke ne ĉiuj havas ideologiajn kialojn por lerni Esperanton. Ofte estas personoj kiuj lernas kaj uzas ĝin simple pro amuzo kaj amikeco. Iuj diras, ke nia sukceso dependas de la kombinado de Esperanto kun iu alia hobio. Ĉiamaniere, kiel minoritato, ni vere havas kelkajn agrablajn privilegiojn (inter aliaj, Pasporta Servo kaj Delegita Reto: kun gastigantoj kaj reprezentantoj tra la tuta mondo). Paradokse, se la lingvo vere populariĝas, eble ni ne ŝatas, ĉar tio povas signifi endanĝerigon de niaj nuntempaj prerogativoj. Do, ĉu ni ja volus perdi tiun esperanto-bacilon?
Bone, ĉi tie ne estas la loko por enprofundiĝi en aliajn detalojn, unue pro la manko de spaco, due, pro tio, ke ties celo ne estas doni respondojn, sed instigi diskutojn inter la esperantistaro pri nia propra movado, disvastigomanieroj kaj pri tio kion ni povas oferti al nuntempa mondo. Resume, estas pac-oferto kaj ekzemploj (fanfaronaj) por montri, ke nia lingvo funkcias, sed eble ili ne sufiĉe taŭgas, en praktiko, por konvinki aliajn homojn lerni Esperanton. Amaso da konfliktoj estas en la mondo kaj ili postulas respondojn. Ni bezonas novajn argumentojn kaj kialojn por persisti (aŭ varbi). Nu, pensu ekzemple kial niaj samtempuloj ne multe interesiĝas pri nia afero aŭ alifanke pri tio kio stimulas nin.
(Tiu ĉi eta teksto estas antaŭparolo verkita de mi al revueto KAKTO kies celoj inter aliaj estas disvastigi Esperanton kaj kunigi nian esperantistaron en Gojaso.)

2 comentários:

Anônimo disse...

Ei senhor, por onde você anda?


Gxis,
Luana (você ainda lembra de mim não é?)

Allex disse...

Jes, kompreneble, ke mi memoras vin. Fakte nuntempe mi malaperis el interreto...