sábado, 8 de setembro de 2007

Prezento - La geniuloj pensas papere

Estu bonvenaj! Tiu ĉi estas unua teksto de mia blogo tradukita en esperanton. Iuj el la celoj de tiu ĉi blogo estas instigi la ĉiutagan kutimon skribi (aŭ almenaŭ de tempo al tempo) kaj ankaŭ instigi diskutojn kaj pripensadojn rilate kelkajn temojn. Mi pensas, ke ne estas alia pli bona maniero lerni kiel bone skribi se ni ne kreos aŭ daŭros kutimon meti sur la paperon organizate, logike kaj konvinke kion ni pensas. Nu, scii konvinki la aliulojn ankaŭ estas arto kiu povas esti perfektata!

Bone, pri la nomo elektita al la adreso de l’ blogo (http://introspektanto.blogspot.com), ĝi estas en esperanto kaj signifas “tiu kiu estas introspektante”. Nomo tute kongrua al la celoj supre menciitaj. Incitigi vin al ia analizo rompante paradigmojn kaj al aliaj aferoj estas ankaŭ atingcelo de tiu povra skribanto.

Pri la titolo de tiu ĉi teksto estas pli facile klarigeble. Pensi papere estas unu el la plej bonaj manieroj plifortigi la kreemon, ĉar kiam vi pensas papere via menso kapablas enfokusigi multe pli bone sur iu problemo ol se vi nur sencele kaj vane pensos tiun amason da tejoj ŝajne senorde de nia menso kiu mensogas. Se vi pensas papere, vi povas vidi la vortojn kaj la ideojn multe pliklare.

Do, la unua leĝo de la blogo estos ĝisdatigi ĝin minimume ĉiusemajne. Mi ne multe ŝatas regulojn, tamen, kelkfoje ili fariĝas necesaj. Estas maneiro kiun oni trovis por kontroli nin mem. Ha! Ne hezitu esprimi viajn kritikojn, konsilojn, dezirojn k.t.p.. Estas ilo sube ĝuste por tion fari.

Ĝis la venonta fojo!

Nenhum comentário: