sábado, 10 de novembro de 2007

Malbonkvalita Kopio


Hispanio kaptis ŝipon kun 99 personoj kiuj provis eniri kontraŭleĝe en Insulon de Tenerifo, hispana teritorio.



Cláudio Lembo

La antaŭjuĝo disiĝas en la tuta Eŭropo. Dissemas sur la plej diversaj landoj. Kelkfoje venĝema. Alifoje kaŝita. Sed ĉiam ĉeestas. La netoleremon akrigas la ekstero.

La antaŭjuĝo estas ĝeneraligita. Atingas al tiuj kiuj estas el aliaj kontinentoj. Ne evitas la venintojn el apartenantaj landoj de la propra komuna spaco. Sufiĉas eliri por esti nedezirata en la aldirektata lando.

Estas grava fenomeno. Oni neas la pensojn stampitaj en la lastaj tricent jaroj. Oni entirkestigas la solenajn deklaraciojn pri laŭdego de la humanaj rajtoj. Oni forgesas la plej noblajn postlasaĵojn de la Historio.

En siaj revolucioj, la kontinentaj kaj la insulaj eŭropanoj kreis principojn kiuj gvidis aliajn popolojn. Ili elmergis la egalecon inter la homoj. La tolerecon kiel trajto de l’ humana digneco.

La trajtoj ĉeestantaj de l’ ksenofobio en Eŭropo trovas radikojn en la plej malnova tempo. La koleregigita enlandeco kaj, post, la viruseca naciismo dumjarcente makulas la ideojn vendataj de eŭropanoj.

Ĉiam kapablaj lanĉi aliulojn al malbeno, ili sin gardas en kloŝo konata kiel civilizacio, laŭ kelkaj. Kiel kulturo laŭ opinio de aliaj.

Civilizitaj aŭ kleraj, ili sin montras kapablaj krei koncentrejan kaj ekstermejan komplekson. Ili liveris siajn propajn nacianojn al ekzekuto de flamiĝemaj polikitaj sektoj.

Ili iris trans oceanoj kaj praktikis perfortajn agojn kontraŭ organizitaj societoj kaj, multfoje, sub pacigaj ideoj. Ili ne indulgis popolojn. Ili faris el la malsimilaj barbarojn.

En iuj historiaj momentoj, estroj forpelis siajn nacianojn. Okazis amasaj elmigroj. Tutaj komunumoj estis translokigitaj. Ili suferis. Ili konis malamikecon.

En multaj kazoj, eŭropanoj faris la Amerikon. Plimulte ili frakasiĝis pro nostalgio kaj pro bezonata fizika klopodo. Ili ĉiuj estis viktimoj de l’ politiko pri sociala ekvilibro.

Tiuj epizodoj povas esti utilaj por pripensado al la necedemaj agresantoj de la hodiaŭaj enmigrintoj. La dramo pri mizero kondukas al forigo kaj al ekzilo. Ĝi kreas pariajn societojn , la filojn de l’ malabundec’.

En eŭropa scenejo, estas la antikva distingo inter tiuj kiuj troviĝas en la regno kaj tiuj aliaj kiuj estas for. La eksterlandano kaj la naciano. La stranga kaj al la egala.

Maldolĉa realo estas, esence propra al historia evolucio plenplena je animeco kaj konfliktoj el la plej diversaj devenoj: religiaj, politikaj aŭ tiuj naskitaj el personaj vantecoj nesolvitaj.

Simplaj klarigoj por la neakceptebleco: La humiligo de l’ aliulo; La agreso al la mizerulo; La impetega kombato kontraŭ la senprotektulo. Ĉiuj ĉi hipotezoj karakterizas neteneblajn situaciojn, precize al Uniĝo de landoj kiuj sin titolas kristanaj.

La maldolĉa scenejo meritas ekspozicion por kompara efekto. Kelkaj brazilaj aŭtoritatoj, lastatempe, aĉe, agrese, insulte kaj neakcepteble alparoladas al socialaj grupoj.

Ili sin prezentas kiel multaj eŭropanoj ĉe aludo pri ekster-komunumaj uloj aŭ pri komunumaj devenintoj el landoj elĉerpitaj pro jaroj da submetado al komunismo.

Tiuj estroj, heredintoj de brazilaj pensantoj kies defendo estas doktrinoj science neteneblaj, disigas insidan predikon pri diskuto inter l’ egalaj.

Haltu distingi. Ia aparato de la krima leĝaro kondukas al la produktanta ago de la sociala anomalio. Ne gravas la geografia loko de siaj aŭtoroj, nek la financa situacio.

Krimon faras la malbona persono, je aflikto pri postvivo, aŭ la nababo serĉante pli da komforto kaj montriĝo en socialaj komunikiloj. Rifuzu tiujn.

Malbone estas distingi iun pro deveno aŭ naskiĝo. Tio pikas la egalecon, principon postulata de ĉiuj civitanoj. La rompo de l’ egaleco je traktado agresas la plej elementajn valorojn de sociala kunvivado.

La societo kaj siaj estroj bezonas daŭran konekton. Se tio ne okazas, en demokracioj, restas al la komunumo forpeli tiun sensentan ulon. Al la civitaneco, iras la pacienco. La balotoj venas tre rapide.

(Cláudio Lembo estas advokato kaj universitata profesoro. Li estis vic-ŝtatestro de San-Paŭlo de 2003 ĝis marto 2006, kiam fariĝis ĝia estro.)

[El la portugala tradukis mi]

Nenhum comentário: