sábado, 6 de outubro de 2007

Opinii estas humane

Por diskuti ian temon ne necesas ĝin koni profunde, necesas nur havi difinitajn vidpunktojn kaj bonajn argumentojn por ilin defendi.

Sendube, estas temoj kiuj bezonas kelkan teknikan konon kaj kelkan sperton pri ia fako sur kiu la debato troviĝas. Sed, ĝenerale, la spertoj pri vivo povas igi saĝajn opiniojn. Havi ĝeneralan kulturon, scivolante aliajn fokusojn de nia atento, ankaŭ havigas la saĝecon al opinioj.

Observu ni, ekzemple, la laboron de arkitekto. Ĉe la projekto de unu domo, li uzis sian tutan sperton aranĝita en Universitato. Tamen, persono kiu ne diplomiĝis pri arkitekturo, sed havas bonan estetikan juĝokapablon, povas bone havi logikan kaj utilan opiniojn rilate projekton.

En tiun sencon eniras la aspekto pri ĝenerala kulturo. Por havi difinitajn vidpunktojn, oni devas havi ampleksan vidpunkton de l' mondo, aranĝita kun la kulturo. Ne temas pri la Universitata kulturo el libroj, sed tio kion oni havas el la observado de la vivo, kaj estas la plej grava por la postvivo. Unu sperta persono ĉiam konas iomete pri ĉiu temo, kvankam apenaŭ je formo pli ampleksa.

Kaj, poste diri siajn vidpunktojn, ebligante komencon de debato, oni havigas oportunojn por lerni novajn aferojn, pligrandigante tiamaniere siajn konojn.

(Esperantigo de Allex)

Nenhum comentário: