sexta-feira, 21 de setembro de 2007

Legi devus esti malpermesate

El la portugala tradukis mi. Estas teksto de video tre interesa miaopinie. Jen ĝia havaĵo:

20% de la plenkreskuloj de la planedo estas analfabetoj.

75% de la analfabetoj de la mondo estas kunigitaj en nur 12 landoj.

Brazilo estas unu el ili.

Libro estas kiel fenestro. Kiu ne ĝin legas, estas kiel iu kiu restis malproksime de la fenestro kaj apenaŭ povas vidi etan parton de la pejzaĝo. (Kahlil Gibran)

Parolanto:
Pensante pri tio mi opinias, ke legi devus esti malpermesate. Nenio kontraŭ kiu legas, sed estas kelkaj aferoj pri kiuj oni ne dubas kaj legi ne estas bona afero. La legado igas nin nekapablaj elteni la realon. La legado deturnas la homon el sia ordinara vivo kaj enkondukas al nekonvenaj lokoj. Por infano la danĝero estas pli granda, ĉar ĝi povos kreski neregnacia pri la problemoj de la mondo kaj volos eĉ ĝin ŝanĝi. Ĉu eblas imagi tion? Kaj estas alia afero, legi povas stimuli la kreemon. Kaj vi ne volas infanon trompe sin ŝajnantan genieto, ĉu? Krom tio, la legado povas igi homon pli konscia kaj estus vera kaoso se ĉiuj decidus postuli kion rajtas. Naĝi malrapide per la vojoj de la imago nur ĉar ĝi legis bonan libron. Iu eĉ diras, ke legi grandiĝas, sed mi ne konas iun ajn ekzemplon. Ĉu vi volas konsilon? Silentu! Legi nur utilas al la revuloj. La vivo ne estas ludo.
Atentu bone! La legado povas igi homojn danĝere pli humanaj!

Nenhum comentário: